|
|
La koloroj de Maŭricio kaj la grupo N’SEL
en la Festo de Lausanne, Svislando, 2005
|
 |
|
En tropika atmosfero kreita far’ la grupo N’SEL, la placo Centra de Lausanne vibris laŭ la sonoj se segao de la insula Maŭricio la 24an kaj 25an de junio 2005, okaze de la Festo de Lausanne.
|
|
Eĉ se la vendreda koncerto prokrastiĝis pro eta vetera kaprico, la festemuloj ne senkuraĝiĝis veni svingi sian korpon laŭ la egzotikaj ritmoj ĝis malfrue en la nokto.
Dum la sabata vespero, tri belaj maŭricianinoj akompanis la grupon N’SEL dancante la segaon vestitaj de tipaj kostumoj, je granda ĝojo de la multnombra spektantaro kiu ariĝis de ĉie tiun vesperon.
|
La Centra placo transformiĝis dum tiuj du vesperoj al spaco maŭricia kie estis agrable ĉeesti, kie oni estis vivĝoja kaj nerezisteble emis movi sian korpon !
Per siaj tekstoj kaj muziko, la grupo N’SEL sukcesis vojaĝigi kaj revigi multajn personojn kaj tiel, dum kelkaj horoj, malkovrigi al la spektantaro la tutan Hindan Oceanon - en Lausanne.
|
|
Grandan gratulon al la tuta grupo N’SEL pro tiu muzika vojaĝigo kaj pro la energio investita cele de la sukcesigo de tiuj du vesperoj. Ni deziras al ili multe da sukceso en la futuro.
Por Madir Muzika Produktado: Ariane
|
|
|
|